La tajfuno Bopha, konata en la Filipinoj kiel "Pablo", teriĝis al la sudfilipina insulo de Mindanao. Kun ventorapidoj pli grandaj ol 260 kilometrojn hore, la tropika ŝtormego formis nekutime proksime al la ekvatoro kaj kaŭzis disvastigitan detruon; miloj da personoj senhejmiĝis, kaj pli ol 475 mortis.
Juna homo pafis en lernejo en la ŝtato Konektikuto kaj mortigas 20 geinfanojn kaj 6 plenkreskulojn, kio okazigas tutnaciajn funebron kaj polemikon pri facileco akiri pafilojn en Usono.
Mortis en Singapuro la barata virino kiu estis sekse perfortita enbuse; tra la tuta Barato okazas manifestacioj (kaj memmortigoj) kontraŭ senpuneco al seksaj perfortintoj.